La Cordillera Oriental (nome Orienta Montaro de Kolombio aŭ Orientaj Andoj) estas unu el tri montaroj en kiuj Andoj disiĝas en Kolombio. Ĝi etendas el sudokcidento al nordoriento; el la "Kolombia Masivo" en la depertamento Ujlao al Norda Santandero, kie ĝi disiĝas en du: norda branĉo atingas la montaron Serranía del Perijá kaj la alia sekvas nordoriente al Venezuela, kie ĝi estas nomata Cordillera de Mérida.
La okcidenta parto de la Cordillera Oriental apartenas al la baseno de la rivero Magdaleno, dum la orienta parto inkludas la riverbasenojn de la riveroj Amazono, Orinoko, kaj Katatumbo. Elstaras la Altiplano Cundiboyacense kaj la Sierra Nevada del Cocuy (kun la ununuraj neĝaj montopintoj de tiu partikulara montaro).
La Cordillera Oriental estas la ĉefa karaktero en la reliefo de la departementoj Kundinamarko, Bojakao, Santandero, kaj Norda Santandero. Ĝi formas la orientan kaj sudorientan limojn de Ujlao, Tolimo, Cezaro, kaj La Guajira, kies suda deklivaro atingas la okcidentajn regionojn de Kaketao, Metao, Kasanareo, kaj Araŭko.